 |
Bonvenon
Estimata vizitanto,
mi ĝojas, ke vi trovis mian ret-paĝon kaj volonte informas vin pri mi kaj mia ideo, el kiu rezultas
1989 mi eklernis Esperanto de Hella Lanka, kiu bedaŭrinde intertempe mortis. Dum mia aktiveco en la klubo mi rimarkis, kiel malfacilas aĉeti varbilojn por Esperanto. Speciale malgrandaj kluboj troviĝas malfacilaĵojn, ĉar ili ne bezonas tiel grandaj kvantoj, kiel oni pli bone aĉetus, por ricevi favoran prezon. Sed ili apenaŭ bezonas tiel grandan kvanton. Sed ankaŭ privatouloj eble interesiĝas montri ilia solidareco kun Esperanto tiel, ke ili uzas objektojn, sur kiuj troviĝas respektiva surskribon. Krom broĉpingloj kaj glumarkoj la ofertaĵoj ankoraŭ malgrandas.
Kiam mi komencis mian "Esperantan vivon", mi estis infan-flegistiono kaj en tute ne pripensis pri vendejo. Kiam mi post kelkaj jaroj ne plu povas plenumi mian profesion pro sanaj kaŭsoj, mi devis serĉi novan profesion. Mi elektis ekonomio kaj fariĝis kontoristion.
Mi nun laboras kiel fak-oficistiono en granda, internacia entrepreno en mia naskiĝurbo Hamburgo, kaj spertas ĉiun tagon la ekonomian flankon de aĉetado kaj vendado praktike. Nun venis al mi ideo, ke mi utikigi miajn konojn, por krei tiun en Eŭropon ĝis nun ne ekzistan servon.
3-obla-Vo estas la rezulto de mia ideo. Kristnasko 2003 mi komencis per bildkartojn kristnaskajn, kaj vendis ilin en Hamburgo. En marto 2004 mi decidis, ke mi nun oficiale komencas. Krom tion, kion vi povas alrigardi en montrofenestro | mi ankaŭ ofertas servon, pri kiu vi povas informi vin ĉe miaj ofertoj.